Ĉina prezidanto Xi Jinping merkrede sendis gratulmesaĝon al Kais Saied pro lia reelekto kiel prezidento de la Tunizia Respubliko.
Xi atentigis, ke Ĉinio kaj Tunizio ĝuas profundan tradician amikecon. En la lastaj jaroj, sub la komuna gvido de ambaŭ gvidantoj, la dulandaj rilatoj disvolviĝis en solida kaj stabila maniero, kun fruktodonaj interŝanĝoj kaj kunlaboroj en diversaj kampoj.
Xi diris, ke li kaj Saied anoncis la starigon de ĉina-Tunizia strategia partnereco dum la sukcesa ŝtata vizito de Saied al Ĉinio en majo, puŝante la dulandajn rilatojn al nova nivelo.
Xi diris ankaŭ, ke li alte taksas disvolvon de la rilatoj inter Ĉinio kaj Tunizio kaj pretas kunlabori kun Saied por preni la 60-an datrevenon de la diplomatiaj rilatoj ĉi-jare kiel ŝancon por antaŭenigi amikecon inter Ĉinio kaj Tunizio, profundigi interŝanĝojn kaj kunlaborojn en diversaj kampoj kaj antaŭenpuŝi konstantan kaj longtempan kreskon de la strategia partnereco de Ĉinio kaj Tunizio.