Ĉinio firme subtenas konstruadon de ASOAL-Komunumo
Lucia Publikigita: 2024-10-10 19:03:28

Ĉinio firme subtenas la konstruadon de la Komunumo de Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj (ASOAL), same kiel la centran pozicion de ASOAL en regiona kunlaboro kaj ĝian pli grandan rolon en internaciaj aferoj, ĉina ĉefministro Li Qiang diris merkrede en Vjentjano.

Li aldonis, ke Ĉinio pretas profunde interŝanĝi opiniojn kun ĉiuj partioj pri gravaj regionaj kunlaboraj problemoj kaj kontribui al komunaj klopodoj fari el la regiono gravan motoron por tutmonda disvolviĝo.

Li faris la rimarkojn en skriba deklaro publikigita vespere post sia alveno al la Internacia Flughaveno Wattay de Vjentjano.

Li ĉeestos kunvenojn de gvidantoj pri kunlaboro de Orienta-Azio, kaj faros oficialan viziton al Laoso laŭ invito de ĉefministro Sonexay Siphandone de Laosa Popola Demokratia Respubliko, la nuna prezidanto de la ASOAL.

 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree