Ĉina prezidanto Xi Jinping salutis la maljunulojn okaze de la Tago de la Maljunuloj de Ĉinio, kiun oni festas en la 11a de oktobro ĉi-jare.
Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, esprimis la esperon, ke la maljunuloj estos bonfartaj, ĝuos sian vivon kaj daŭrigos sian okupon.
Xi faris la rimarkojn en letero al reprezentantoj de la maljunuloj, kiuj partoprenas en tutlandaj volontulaj aktivecoj.
En sia letero, Xi rekonis, ke membroj de la iniciato, nomata "Arĝentaĝa Agado", aktive partoprenis en volontulaj agadoj en la lastaj jaroj, aplikante siajn sciojn kaj kapablojn, kaj ili kapablis servi la publikon.
Xi diris, ke ĉi tio enkorpigas la spiriton de la ĉinaj maljunuloj en la nova epoko.
Rimarkinte, ke la maljunuloj estas trezora valoraĵo kaj por la Partio kaj por la lando, Xi alvokis partiajn komitatojn kaj registarojn sur ĉiuj niveloj prioritatigi laboron rilate al maljunuloj.