Tajvano absolute ne povos iĝi lando!
CMG Publikigita: 2024-10-11 19:53:50

La 10an de oktobro Mao Ning, proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, prezidis gazetaran konferencon. Estis raportisto, kiu faris demandon pri diroj de William Lai, gvidanto de la regiono Tajvano.

Mao diris, ke la diraĵoj de William Lai, intence tranĉi la historian ligitecon de la du bordoj, ripeti “ne aparteni unu al la alia”, kaj “persisti en suvereneco”, refoje malkovras lian obstinan starpunkton pri “tajvana sendependeco” kaj lian malican intencon, t.e. streĉi la situacion de la Tajvana Markolo por la politikaj personaj interesoj. 

En la mondo ekzistas nur unu Ĉinio, Tajvano estas nedisigebla parto de la ĉina teritorio, kaj la registaro de la Ĉina Popola Respubliko estas unika laŭleĝa registaro, kiu reprezentas tutan Ĉinion. Kion ajn la aŭtoritatoj de William Lai diris kaj faris, tio tamen ne ŝanĝos la objektivan fakton ke la du bordoj ambaŭ same apartenas al unu Ĉinio, kaj des pli, ke tio ne malhelpos nepran unuiĝon de Ĉinio, ĉar unuiĝo estas historia tendenco por Ĉinio. La defio serĉi “sendependiĝon” estas morta vojo.

La principo de unu Ĉinio estas fundamenta normo de la internaciaj rilatoj kaj ĝenerala rekono de la internacia komunumo. Tajvano neniam estas lando, nek povos iĝi lando, do ĝi esence ne havas tiel nomatan “suverenecon”. Persisti en la principo de unu Ĉinio, oponi kontraŭ “tajvana sendependeco”, “du Ĉinioj” kaj “unu Ĉinio kaj unu Tajvano”, tio estas konsekvenca starpunkto de Ĉinio trakti la eksterajn kontaktojn kaj internaciajn aktivecojn de Tajvano.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree