Ĵaŭde ĉinaj Ministerio de Justico kaj Ŝtata Komisiono pri Disvolvado kaj Reformo publikigis "Leĝon pri Akcelado de Privata Ekonomio de la Ĉina Popola Respubliko (Leĝprojekto por Opiniokolektado)" por peti opiniojn de la publiko.
La privata ekonomio estas grava forto por antaŭenigi kontinuan kaj sanan disvolviĝon de la ekonomio de la lando. Laŭ datumoj de la Ŝtata Administracio por Merkata Reguligo, ke de 2012 ĝis 2023, la proporcio de privataj entreprenoj en la totala nombro de tutlandaj entreprenoj pliiĝis de 79,4% ĝis 92,3%.