La 12an de oktobro la Oficejo pri Novaĵoj de ĉina Ŝtata Konsilantaro okazigis gazetaran konferencon pri fortigo de kontraŭperioda reguligo de financaj politikoj kaj antaŭenigo de ekonomia altkvalita disvolviĝo.
Ĉina ministro pri financo Lan Foan konigis, ke en la kuranta jaro la centra financo jam disdonis 66,7 miliardojn da juanoj de enlaboriga subvencio por subteni diversajn lokojn bone fari enlaborigon kaj profesian trejnadon de diplomitoj el altlernejoj. De januaro ĝis septembro la elspezo de la lando por edukado superis tri duilionojn da juanoj. Estis altigita la baza pensio de emeritoj laŭ la proporcio de 3% de la tuta lando, estis grandmezure altigita la minimuma normo por baza pensio de urbaj kaj vilaĝaj loĝantoj. Estis altigita la financa subvencio por baza publiksana servo al 94 juanoj pohome jare kaj la subvencia normo por baza medicina asekuro de urbaj kaj vilaĝaj loĝantoj estis altigita al 670 juanoj pohome jare.