Lastatempe astronaŭtoj de la spacŝipo Shenzhou-18 dividis fotojn de la Flava Rivero kaj la Jangzio-Rivero, patrinaj riveroj de Ĉinio el la vido de la spaco.
La rivero Jangzio estas la plej longa rivero en Ĉinio. La Jangzia Ekonomia Zono kovras naŭ provincojn kaj du municipojn kun pli ol 40% de la loĝantaro kaj ekonomia volumo de Ĉinio. En la lastaj jaroj Ĉinio daŭre fortigis siajn laborojn por protekti la riveron Jangzio.
La dua plej granda rivero en Ĉinio, la Flava Rivero, same kiel la Jangzio-Rivero troviĝas en la Qinghaia Tibeta Altebenaĵo en la okcidenta Ĉinio. La Flava Rivero fluas tra naŭ provincoj kaj finfine aliĝas al la Bohai-Maro. Ĉinio konstruis pli ol 400 humidterajn naturajn rezervejojn kaj naciajn parkojn la basenoj de la Flava Rivero.
Laŭ la plano, la astronaŭtoj de Shenzhou-18 revenos al la Tero en la fino de oktobro.