Celebrado de la 10-a datreveno de starigo de ĉiuflanka strategia partnereco inter Ĉinio kaj Germanio okazis en Munkeno
Pluveta Publikigita: 2024-10-12 16:46:12

La 11-an de oktobro laŭ la loka tempo, okaze de la 52-a datreveno de la starigo de la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Germanio, la kulturinterŝanĝa evento por la 10-a datreveno de la starigo de ĉiuflanka strategia partnereco inter Ĉinio kaj Germanio estis sukcese okazigita de Ĉina Komunikila Grupo (ĈKG) en Munkeno, Germanio. En la sama tago estis lanĉitaj kelkaj kunlaboraj projektoj en la kampoj de amaskomunikilo, filmo kaj televido.

Xing Bo, vicdirektoro de ĈKG, diris, ke ĉi-jare estas la 10-a datreveno de la starigo de ĉiuflanka strategia partnereco inter Ĉinio kaj Germanio. La jarcentaj ŝanĝoj en la mondo plirapidiĝas, kaj la homa socio alfrontas kreskantajn riskojn kaj defiojn. Por solvi tiujn problemojn, la kunlaboro inter grandaj landoj estas nemalhavebla. La ĈKG volas kunigi manojn kun amikoj el ĉiuj rondoj en Germanio por malfermi novan ĉapitron, esti iniciatinto de prospero kaj disvolviĝo inter Ĉinio kaj Germanio, kaj kunhavigi la ŝancojn kaj dividendojn alportitajn de la ampleksa profundigo de reformado de Ĉinio.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree