Responde al la tiel nomata "Duobla Dek" parolado farita de Lai Ching-te en Tajpeo la 10-an de oktobro rilate al trans-markolaj rilatoj, Chen Binhua, proparolanto de la Oficejo de la Ĉina Ŝtata Konsilantaro pri Tajvanaj Aferoj, respondis demandojn kaj indikis, ke en sia parolado, Lai Ching-te plu rekomendis la "novan du-nacian teorion" de "reciproka nesubigo" kaj fabrikis la trompon pri "sendependiĝo de Tajvano". Li propagandas separismajn ideojn, instigas malamikecon kaj konfrontiĝon trans la markolo, kio klare montras, ke Lai obstine subtenas la koncepton de "sendependiĝo de Tajvano", plue stimulas streĉitecon, kaj serioze subfosas pacon kaj stabilecon inter la du bordoj.
Chen Binhua diris, ke realigo de la granda rejuniĝo de la ĉina nacio estas la plej granda revo de la ĉina popolo en la moderna epoko, kaj ĝi ĉiam estas ligita al la estonteco kaj sorto de la samlandanoj ambaŭflanke de la Tajvana Markolo. Post la Opimilito en 1840, por kontraŭstari eksterlandan invadon, batalante por nacia liberigo kaj nacia unueco, la ĉina popolo senvivigis sin en heroaj kaj lirindaj bataloj. D-ro Sun Jat-sen estis la unua, kiu lanĉis la sloganon 'Revigligi Ĉinion' kaj gvidis la Revolucion de 1911, gajnante sukceson en la esplorado de la vojo al la granda rejuniĝo de la ĉina nacio. Tajvano estas nedisigebla parto de Ĉinio ekde la antikvaj tempoj, kvankam en modernaj tempoj ĝi estis invadita de fremdaj fortoj, kiuj kaŭzis grandajn suferojn al la loĝantaro de Tajvano. En 1945, post la venko de la ĉina popolo en la granda kontraŭ-japana milito, Tajvano estis reakirita. Post 1949, pro la interna milito en Ĉinio kaj la interveno de eksterlandaj fortoj, la du flankoj de la Tajvana Markolo troviĝis en speciala stato de longdaŭra politika kontraŭstaro. Tamen, Tajvano ĉiam restis nedisigebla parto de la teritorio de Ĉinio, kaj la tajvanaj samlandanoj ĉiam estis parto de la ĉina nacio. La registaro de la Ĉina Popola Respubliko estas la sola legitima registaro de la tuta Ĉinio, inkluzive de Tajvano, kaj Ĉinio estas la granda patriujo por ĉiuj ĉinoj. La principo de unu Ĉinio ĉiam estas la ĝenerala konsento de la internacia komunumo."
Li aldonis, ke la diferencoj pri landsistemoj ne estas obstakloj por reunuiĝo, nek estas preteksto por disiĝo. La nuna batalo kontraŭ "sendependiĝo de Tajvano" ne temas pri sistemaj diferencoj, sed pri la lukto inter reunuiĝo kaj disiĝo. Lai Ching-te intence provas krei bazon por disigo, forte enkondukante siajn ideojn pri "sendependiĝo de Tajvano" kaj ripetante la malnovan diron de “demokratio kontraŭ aŭtoritatismo”. Sub la alivestiĝo de “demokratio kaj libereco”, li daŭre provas “uzi forton por sendependiĝo”, kio kaŭzos katastrofon por la tajvana popolo."
Chen esprimis, ke la estonteco de Tajvano kuŝas en nacia revigliĝo, kaj la bonfarto de tajvanaj samlandanoj dependas de nacia rejuniĝo. Ne gravas kian strangan separisman teorion pri “sendependiĝo de Tajvano” Lai Ching-te elĵetas, ĝi ne povas ŝanĝi la juran statuson de Tajvano kiel parto de Ĉinio, nek povas ŝanĝi la fakton, ke la ambaŭ bordoj de la Tajvana Markolo apartenas al unu Ĉinio. Ni havas fidon kaj kapablon atingi la kompletan reunuiĝon de Ĉinio. Neniu aŭ iu ajn forto povas haltigi la historian tendencon de nacia revigliĝo kaj nacia reunuiĝo.