Xi Jinping sendis gratulan mesaĝon al nova prezidento de Etiopio
Pluveta Publikigita: 2024-10-13 17:57:45

La 12-an de oktobro, ĉina prezidanto Xi Jinping sendis gratulan mesaĝon al Taye Azik-Selassie pro lia enoficiĝo kiel prezidento de Etiopa Federacia Demokratia Respubliko.

Xi Jinping montris, ke en la lastaj jaroj la rilatoj inter Ĉinio kaj Etiopio amplekse kaj rapide disvolviĝis, daŭre profundiĝis politika reciproka konfido inter la du landoj, kaj praktika kunlaboro en diversaj kampoj donis fruktodonajn rezultojn. Xi donas grandan gravecon al la disvolvo de la rilatoj inter Ĉinio kaj Etiopio kaj volas kunlabori kun prezidento Taye por preni la ŝancon efektivigi la rezultojn de la Pekina Pintkunveno de la Forumo pri Ĉina-Afrika Kunlaboro en 2024, antaŭenigi la ĉina-etiopan ĉiaveteran strategian partnerecon, kontinue atingi novajn rezultojn kaj pli bone profitigi la du popolojn.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree