Kial kunlaboro inter Ĉinio kaj Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj estas pli firma fronte al bruaj ĝenoj?
Mirinda Publikigita: 2024-10-13 17:46:29

Lastatempe en Vientiane de Laoso, fermiĝis la 44a kaj la 45a pintkunvenoj de la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj (ASOAL). En la 27a kunveno de gvidantoj de Ĉinio kaj la ASOAL okazinta dum la pintkunvenoj, ambaŭ flankoj kune deklaris esencan finiĝon de la intertraktado en versio 3.0 de pri la liberkomerca zono de Ĉinio kaj la ASOAL. Ĉi tiu estas ŝlosila rimedo por altigi nivelon de la ekonomia integriĝo de orienta Azio kaj elstarigi firman decidon de la du flankoj pri subteno al multflankismo kaj libera komerco. Ĉina ĉefministro Li Qiang donis tri proponojn pri profundigo de la kunlaboro inter Ĉinio kaj la ASOAL, alvokis konstrui tridimensian komunikan reton, vastigi kunlaboron en novaj industrioj kaj profundigi interŝanĝojn interhomajn. Tio sendis klaran signalon: Ĉinio volas kontinue profundigi amikan kunlaboron kun landoj en la regiono.

Retrorigardante eksteran kunlaboron de la ASOAL en lastaj jaroj, la kunlaboro kun Ĉinio povas esti konsiderata kiel "lokomotivo". Tio ankaŭ estas ŝlosila motoro, kiu kondukas la tutan ekonomian kreskon de Azi-Pacifiko. Ĉinio restis la plej granda komercanto de ASOAL dum 15 jaroj, kaj ASOAL fariĝis la plej granda komercanto de Ĉinio dum sinsekvaj kvar jaroj. En la unuaj ok monatoj de 2024, la tuta komerca valoro inter la du flankoj pliiĝis per 10%. Ĉina-laosa fervojo kaj la Jakarta–Bandunga Altrapida Fervojo forte akcelis la lokan ekonomian disvolvon. Sudorient-aziaj karakteriaj produktoj estas popularaj en Ĉinio, alportante verajn profitojn al la du popoloj.

Nun la internacia kaj regiona situacioj suferas rapidajn kaj kompleksajn ŝanĝojn, iuj landoj, kiuj instigis dekupligon kaj konfrontiĝon, kiu kondukas protektismon tra la mondo. En tiu konteksto, kiel la kunlaboro inter Ĉinio kaj ASOAL-landoj plifortiĝis?

La granda sukceso de ĉi tiu pintkunveno estas, ke la estroj de Ĉinio kaj la dek landoj de ASOAL anoncis la esencan finon de la intertraktado en versio 3.0 de pri la liberkomerca zono de Ĉinio kaj la ASOAL, kiu espereble estos subskribita en 2025. Tiu versio kovras 9 areojn, inkluzive de ekzistantaj areoj, kaj novaj areoj, kiel cifereca ekonomio, verda ekonomio, provizĉeno kaj teknologia kunlaboro.

Kelkaj analizistoj kredas, ke post funkcio de la liberkomerca zono inter Ĉinio kaj ASOAL en 2010, ĝis la plena realigo de la versio 2.0 en 2019 kaj al la venonta versio 3.0 de la liberkomerca zono, la kunlaboro inter Ĉinio kaj la ASOAL stabile progresis. En la estonteco ni akcelos pli altnivelan komercan faciligon kaj inkluzivecan disvolviĝon per plifortigo de la integreco kaj interaplikado de standardoj kaj reguloj.  

La ekstera mondo rimarkis, ke antaŭ kaj post la pintkunvenoj de la ASOAL estis iom bruaj ĝenoj. Ekzemple, kelkaj japanaj politikistoj proponis la ideon pri "Azia versio de NATO"; Usono kaj  Filipinoj uzis la aferon pri la Suda Ĉina Maro por krei temon kaj provi konflikton kaj konfrontiĝon. Tio iras kontraŭ la atendo de la ASOAL konservi pacan disvolvon en la regiono kaj estis tre kritikita kaj kontraŭigita. La prezidanto de la gastiganta lando Laoso Thongloun Sisoulith emfazis, ke la ASOAL devas daŭrigi la komunajn celojn de paco, stabileco kaj daŭripova disvolvo kaj konservi multflankismon bazitan sur egaleco kaj reciproka profito.

Pri la afero de la Suda Ĉina Maro, Ĉinio klarigis, ke necesaj rimedoj estos prenitaj por gardi siajn suverenecon kaj rajtojn, kiuj estas raciaj kaj laŭleĝaj kaj Ĉinio persistos en solvo de diverĝoj per dialogo kaj konsultiĝo kun koncernaj partioj, aktive antaŭenigos interkonsiliĝon laŭ la Kodo de Kondutoj en la Suda Ĉina Maro kun la landoj de la ASOAL por atingi interkonsenton pli baldaŭ eble.

De la rezultoj de ĉi tiuj pintkunvenoj de la ASOAL, diversaj partioj atingis dozojn da dokumentoj, kiuj kovras areojn rilatajn al klimatŝanĝoj, akcelo de kunlaboro de provizĉenoj kaj artefarita intelekto. Koncernaj interkonsentoj kaj dokumentoj denove monstras, ke serĉado de paco kaj akcelo de disvolvo estas la urĝaj voloj de landoj de la regiono kaj vortoj kaj agoj fabrikantaj malfacilaĵojn ne estas bonvenaj. Malfermo kaj inkluziveco estas la justa vojo, kaj la ”NATO-modelo”, kiu provokas malvarmmilitan penson kaj faktan konfrontiĝon, ne havas merkaton.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree