Ĉina ĉefministro Li Qiang dimanĉe esprimis la esperon, ke ĉinaj kaj vjetnamaj entreprenistoj aktive sekvos la ĝeneralan tendencon, pli bone kaptos oportunojn kaj plue fortigos kunlaboron por pli granda disvolviĝo de siaj propraj negocoj kaj kontribuo al komuna disvolvo de la du landoj.
Li faris la rimarkojn dum ĉeesto al simpozio de reprezentantoj de ĉinaj kaj vjetnamaj entreprenistoj. Ankaŭ vjetnama ĉefministro Pham Minh Chinh ĉeestis la simpozion.
La ĉina ĉefministro alvokis la entreprenistojn pli aktive partopreni en naciaj disvolvaj strategioj, kaj sufiĉe uzi plurflankajn kaj duflankajn interkonsentojn de ekonomia kaj komerca kunlaboro kaj politikajn dividendojn kiel la Regionan Ampleksan Ekonomian Partnerecon kaj la Version 3.0 de Liberkomerca Regiono de Ĉinio kaj Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj (ASOAL).
Vjetnama ĉefministro Pham Minh Chinh diris, ke Vjetnamio volas labori kun Ĉinio laŭ la spirito de reciprokprofita kaj ambaŭgajna kunlaboro, plue elvolvi avantaĝojn, plene ekspluati potencialon, altigi kunlaboran nivelon, antaŭenigi kunlaboron pri financo, teknologio, investo, trafika infrastrukturo, diĝita ekonomio, verda ekonomio kaj ĉenoj de produktado kaj provizado, kaj fortigi kunordigon kadre de regiona ekonomia integriĝo.