Oficejo de la Ŝtata Konsilio pri Tajvanaj Aferoj lune anoncis sankciojn kontraŭ instituto en la tajvana regiono kaj du individuoj rilataj al ĝi.
Chen Binhua, proparolanto de la Oficejo de la Ŝtata Konsilio pri Tajvanaj Aferoj diris, ke Kuma Akademio publike kultivas “perfortajn elementojn de Tajvana Sendependeco” kaj publike faras separajn aktivadojn sub la pretekstoj de lecionoj, trejnoj kaj eĉ aktivadoj inter gepatroj kaj infanoj.
La ĉeftero aplikis sankciojn kontraŭ ankaŭ Puma Shen, fondinto de Kuma Akademio kaj ĝia financa subtenanto Robert Tsao, malpermesante ilin kaj iliajn familianojn eniri en la ĉefteron kaj la specialajn administraciajn regionojn de Honkongo kaj Makao.