Ĉina prezidanto Xi Jinping diris lunde, ke Ĉinio volas labori kun Indonezio por komune antaŭenigi altkvalitan kunlaboron de la Zono kaj Vojo, garantii daŭripovan funkciadon de la Ĝakarta-Bandunga Altrapida Fervojo, krei pli da brilaj punktoj de kunlaboro kaj pli bone profitigi la dulandajn popolojn.
Xi faris la rimarkojn dum sia telefona dialogo kun indonezia prezidento Joko Widodo.