Se ne haltas provoko de “Tajvana Sendependeco”, ne haltos kontraŭrimedoj de ĉeftero
Ĝoja Publikigita: 2024-10-14 21:13:55

La Orienta Operaceja Komandejo de la Ĉina Popola Liberiga Armeo (PLA), lunde, la 14an de oktobro, organizis siajn trupojn de terarmeo, mararmeo, aerarmeo kaj raket-armeo por fari manovrojn "Komuna Glavo-2024B" en la Tajvana Markolo kaj nordo, sudo kaj oriento de la tajvana insulo. Kaj la aviadilŝipo Liaoning partoprenas en manovroj "Komuna Glavo-2024B" en areoj al la oriento de la tajvana insulo. La manovroj estas forta timigo al separaj aktivadoj de elementoj de "Tajvana Sendependeco", kaj la laŭleĝa kaj necesa ago por defendi nacian suverenecon kaj nacian unuecon.

Kieln "laboristo por Tajvana Sendependeco" kaj "detruanto de paco", gvidanto de la tajvana regiono Lai Ching-te lastatempe faris paroladon "Duoble Deka", kaj li pli multe sistemigis la "novan duŝtatan teorion" kun pli forta kontraŭstara penso kaj pli forta provoko, intence intensigis la streĉitan situacion de la du bordoj kaj serioze rompis pacon kaj stabilecon de la Tajvana Markolo. Post la provoko de Lai Ching-te celanta "sendependecon" la ĉeftero faris kontraŭrimedojn, kio estas racia, justa kaj laŭleĝa.

La nuna batalo de la ĉeftero kontraŭ separatismo de "Tajvana Sendependeco" ne estas batalo inter sistemoj, sed batalo inter unuiĝo kaj disiĝo. Kaj la grandskalaj manovroj organizitaj de PLA en la Tajvana Markolo ne estas la tiel nomata serĉo de "preteksto" propagandita de Usono, sed la justa ago de suverena lando punanta separajn aktivadojn kaj protektanta ŝtatan suverenecon kaj teritorian integrecon kun sufiĉaj leĝaj bazoj.

Armitaj fortoj de iu ajn lando aplikas manovrojn sur propra teritorio, kio estas plenumado de suvereneco. Kaj PLA tute ne bezonas serĉon de "preteksto" por manovroj sur sia propra teritorio, en sia mara teritorio kaj super sia teritoria aerspaco.

Necesas indiki tion, ke la manovroj estas kontraŭ provoko de separaj elementoj de "Tajvana Sendependeco", absolute ne vastaj tajvanaj samlandanoj. Kaj la kontraŭrimedoj propre firme protektas pacon kaj stabilecon de la Tajvana Markolo kaj bonfarton de tajvanaj samlandanoj.

La tajvana demando estas kerno de ĉinaj esencaj interesoj. Paco, disvolvo, interŝanĝoj kaj kunlaboro estas la komuna volo de samlandanoj de la du flankoj de la Tajvana Markolo.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree