En la 13a de oktobro 2024 okazis granda taŭrbatala konkurso en la urbeto Wangdong de gubernio Congjiang, Qiandongnan Mjaŭa kaj Dongetna Aŭtonoma Subprovinco, provinco Guizhou de sudokcidenta Ĉinio, por festi la lokan rikoltan sezonon. La evento allogis multajn turistojn kaj ĉirkaŭajn vilaĝanojn, kreante vivan kaj spektaklan atmosferon.


Kiel amata popola moro de lokaj mjaŭanoj kaj dong-anoj, la taŭrbatalo havas longan historion kaj profundan kulturan bazon. Ĉiujare post la aŭtuna rikolto ĝis la printempa plantado, lokanoj okazigas tiajn konkursojn dum semajnfinoj por heredi kaj disvastigi naciecan kulturon.


