Ĉina PLA faras manovrojn “Komuna Glavo-2024B” ĉirkaŭ tajvana insulo
Ĝoja Publikigita: 2024-10-14 16:50:59

Proparolanto diris, ke la Orienta Operaceja Komandejo de Ĉina Popola Liberiga Armeo (PLA) lunde, la 14n de oktobro, organizis siajn trupojn de terarmeo, mararmeo, aerarmeo kaj raket-armeo por fari manovrojn "Komuna Glavo-2024B" en la Tajvana Markolo kaj nordo, sudo kaj oriento de la tajvana insulo.

Li Xi, proparolanto de la komandejo, diris, ke la manovroj inkludas alproksimiĝon de ŝipoj kaj aviadiloj el multaj direktoj kaj atakojn de komunaj fortoj.

Li diris, ke la manovroj estas forta timigo al separaj aktivadoj de elementoj de "Tajvana Sendependeco", kaj la laŭleĝa kaj necesa ago por defendi nacian suverenecon kaj nacian unuecon.


Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree