Ĉina ĉefministro Li Qiang diris marde en Islamabado, ke Ĉinio volas labori kun Kirgizio por plifirmigi reciprokan subtenon, resti unu por la alia fidindaj kaj kredindaj partneroj en la disvolvado kaj revigligo, kaj plue antaŭenigi altkvalitan kunlaboron de la Zono kaj Vojo.
Li faris la rimarkojn dum sia renkontiĝo kun kirgiza ĉefministro Akylbek Zhaparov flanke de la 23a Kunveno de la Konsilio de Registaraj Ĉefoj de Membroŝtatoj de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo.