Ĉinio pretas kunigi manojn kun Pakistano por pli strikta komunumo kun komuna estonteco
Ĝoja Publikigita: 2024-10-15 17:28:44

Ĉina ĉefministro Li Qiang diris lunde, ke Ĉinio volas labori kun Pakistano por antaŭenigi konstruadon de pli strikts ĉina-pakistana komunumo kun komuna estonteco en la nova epoko.

En sia renkontiĝo kun pakistana ĉefministro Shehbaz Sharif, Li diris, ke Ĉinio kaj Pakistano estas ĉiaveteraj strategiaj kunlaboraj partneroj, kaj ĉiam komprenas, fidas kaj subtenas unu la alian.

Li aldonis, ke Ĉinio pretas daŭre fortigi strategian kunordigon kaj profundigi kunlaboron sur diversaj kampoj kaj marŝi man-en-mane kun Pakistano sur la vojo de modernigo kaj nacia rejuniĝo. Kaj Ĉinio pretas labori kun Pakistano por konstrui "ĝisdatigitan version" de la Ĉina-Pakistana Ekonomia Koridoro (ĈPEK), rapidigi konstruadon de ĉefaj projektoj sur la kampoj kiel fervojoj, aŭtovojoj kaj havenoj, fortigi industrian integrecon, profundigi praktikan kunlaboron de agrikulturo, mino, informa teknologio, energio kaj garantii, ke kunlaboro inter la du landoj pli vaste profitigu la popolon.

Shehbaz diris, ke Pakistano volas labori kun Ĉinio por krei "ĝisdatigitan version" de la ĈPEK kadre de la iniciato Zono kaj Vojo kaj daŭre antaŭenigi konstruadon de pli strikta pakistana-ĉina komunumo kun komuna estonteco en la nova epoko.

Post la renkontiĝo, Li kaj Shehbaz komune partoprenis ceremonion de interŝanĝoj de kunlaboraj dokumentoj.

Dum la vizito de Li Qiang, la du flankoj kune publikigis Komunan Deklaron de Ĉina Popola Respubliko kaj Pakistana Islama Respubliko.

Tiutage Li renkontiĝis ankaŭ kun gvidantoj de la pakistana armeo en Islamabado.

Ĉina ĉefministro Li Qiang interparolis kun pakistana ĉefministro Shehbaz Sharif en Oficejo de Ĉefministro en Islamabado, Pakistano, la 14-an de oktobro, 2024. (Xinhua/Ding Haitao)

Ĉina ĉefministro Li Qiang ĉeestis ceremonion kun pakistana ĉefministro Shenhbaz Sharif por marki la finon de projekto de la Nova Internacia Flughaveno Gwadar en Oficejo de Ĉefministro en Islamabado, Pakistano, la 14-an de oktobro, 2024. (Xinhua)

Ĉina ĉefministro Li Qiang renkontiĝis kun gvidantoj de la pakistana armeo en Islamabado, Pakistano, la 14-an de oktobro, 2024. (Xinhua/Ding Haitao)

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree