Prezidanto Xi Jinping urĝis klopodojn por ampleksa plifortigo de laboro rilata al milita teorio pri la nova vojaĝo en la nova epoko, kaj disvolvado de sistemo de moderna milita teorio kun ĉinaj trajtoj.
Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, faris la rimarkojn en instrukcio al kunveno pri laboro rilata al milita teorio, kiu okazis en Pekino de lundo ĝis mardo.