Ĉina ĉefministro Li Qiang marde diris, ke Ĉinio pretas fortigi interŝanĝojn kaj kunlaboron kun pakistanaj leĝdonaj organoj, lerni unu de la alia pri laŭleĝa regado, leĝdona supergardo kaj plibonigo de popola vivo kaj akceli duflankan amikecon.
Li faris la rimarkojn en renkontiĝo kun prezidanto de Pakistana Senato Yousuf Raza Gilani kaj prezidanto de Nacia Asembleo Sardar Ayaz Sadiq.