Raporto: 'Agado Volt-tajfuno' estas politika farso enscenigita de Usono
Yu Publikigita: 2024-10-15 15:33:41

La retsekurecaj agentejoj de Ĉinio lunde publikigis sekvan enketon pri kiel la usona registaro kaj spionaj agentejoj faris trompan agadon kun la intenco misgvidi la atribuon kaj insulti aliajn landojn, kaj plantis malican programaron de posta pordo en inform-teknologiajn aparatojn faritajn de Usono por instalado en la reta infrastrukturo de aliaj landoj.

"Ni decidas publikigi ĉi tiun raporton por plua malkaŝo de la retspionaj agadoj celantaj Ĉinion, Germanion kaj aliajn landojn, kiuj estis komencitaj de la usona registaro, spionaj agentejoj kaj landoj de Kvin Okuloj," diras la raporto kune publikigita de la Nacia Centro por Krizokaza Respondo al Komputilaj Virusoj kaj la Nacia Inĝenieria Laboratorio por Teknologio de Komputil-Virusa Prevento.

La tria kaj lasta raporto, "Volt-tajfuno III: Kampanjo pri Reta Spionado kaj Misinformado Faritaj de Usonaj Registaraj Agentejoj" (raporto VT-III), forĵetas la "Agadon Volt-tajfuno" kiel politikan farson enscenigitan de la usona registaro. Ĝi aldonas, ke usonaj registaraj agentejoj, ĉefaj amaskomunikiloj kaj teknologia giganto Mikrosofto silentis pri du antaŭaj raportoj publikigitaj en aprilo kaj julio, kaj nur iama usona spionoficisto Robert Edward Joyce kaj kelkaj firmaoj pri reta sekureco provis argumenti kaj nei la enketajn rezultojn, sed evitis mencii tion, kio estis malkaŝita en ili, kun intenco "distordi faktojn".

En februaro, komuna konsilo de la Usona Agentejo pri Retsekureco kaj Infrastruktura Sekureco, Nacia Sekureca Agentejo kaj la Federacia Oficejo de Enketo priskribis "Volt-tajfunon" kiel ĉinan ŝtatsubvenciitan aganton, kiu kompromisis, kaj konservas konstantan aliron al ŝlosila usona infrastrukturo. En sia oficiala retejo, Mikrosofto diris, ke "Volt-tajfuno" estas aktiva ekde la mezo de 2021 kaj kutime fokusiĝas al spionado kaj informkolektado.

Laŭ ĉinaj agentejoj pri reta sekureco, pli ol 50 fakuloj pri reta sekureco el Usono, Eŭropo, Azio kaj aliaj landoj kaj regionoj konsentas, ke la usona registaro kaj Mikrosofto ligis "Volt-tajfunon" al la ĉina registaro sen konkreta pruvo, esprimante ankaŭ zorgon pri fabrikado de "Volt-tajfuno" fare de la usona registaro.

La Reta Kameleono

La raporto VT-III klarigas, kiel Usono konservas strategion "Fronta Defendo" en retspaco kaj efektivigis la agadojn "Fronta Ĉasado", kun la intenco aranĝi retmilitajn fortojn ĉirkaŭ kontraŭaj landoj por fari proksiman skoltadon kaj retan penetradon.

La enketo trovis, ke usonaj spionaj agentejoj evoluigis personigitan kaŝan "ilaron" nomatan "Marmoro" por kaŝi sian agadon Komputil-Reta Ekspluatado, misgvidi atribuan analizon kaj kulpigi aliajn landojn.

La raporto argumentas, ke la "ilaro" estas kadro kiu povas esti integrita kun aliaj projektoj de retarmila evoluigo, helpante programistojn malklarigi diversajn identigajn vicojn en programkodo, efike "forviŝante" la "fingrospurojn" de retarmilaj evoluigantoj, kio estas simila al ŝanĝo de "pafilaj kaneloj", farante ĝin teknike malebla por teknike atribui la veran fonton de retaj armiloj.

Krome, la enketo trovis, ke la kadro "Marmoro" ankaŭ havas "malpuran" funkcion, kiu estas la kapablo enmeti karaktrajn vicojn en aliajn lingvojn laŭvole, ekzemple la ĉinan, rusan, korean, persan kaj araban. "Ĉi tio klare celas trompi enketantojn kaj kalumnii Ĉinion, Rusion, Nord-Koreion, Iranon kaj arabajn landojn," aldonas la raporto.

Ĉi tiu speco de la agado "falsa flago" ne estas limigita al kodado, sed ankaŭ inkluzivas imiti la taktikojn, teknikojn kaj procedurojn de retkrimaj grupoj. Tial, retaj piratoj laborantaj por retaj trupoj kaj spionaj agentejoj de Usono povas maski sin kiel "kameleonojn" en retspaco, ŝajnigante troviĝi en aliaj landoj por fari retajn atakojn kaj spionadon tra la mondo.

Kaj la agado "falsa flago" fakte estas grava komponanto de la "agado EFECTS" de la usona sekreta servo, konata kiel la "Reta Kaŝagado" en Britio. La Internaj dokumentoj de Usono kaj "Kvinokula Allianco" klare indikas, ke la efektivigo de tiu ĉi "agado EFECTS" devas sekvi la "4D-principon" -- Deny, Disrupt, Degrade and Deceive (neado, disrompo, degro kaj trompo). Kaj ĉi tiuj kvar ĉefaj principoj precize kovras ĉiujn kernajn elementojn de la agado "Volt-tajfuno".

La Reta Gvatanto

En sia dua eldono, publikigita en julio, la raporto de ĉinaj agentejoj pri reta sekureco malkaŝis, ke usonaj registaraj agentejoj kaj precipe sekretaj servoj fabrikis retajn minacojn eksterlande, farante agadojn de malveraj informoj en la kunteksto de Sekcio 702 de la Usona Leĝo pri Eksterlanda Inform-Kontrolado, ofte aluita kiel la "senmandata leĝo pri gvatado." La raporto VT-III disponigas novajn detalojn pri la kontrolaj programoj.

Tio montras, ke la progresinta usona interreta infrastrukturo regis ŝlosilajn interretajn "gravajn punktojn", kaj ekzistas almenaŭ sep alirejoj por kaŝkonekto kaj kun kovro de ĉiuj submaraj optikaj kabloj de Atlantiko ĝis la pacifikaj oceanoj.

La Nacia Sekureca Agentejo komencis du koncernajn projektojn, "Supra Fluo" kaj "Prismo" (“UpStream” and “Prism”). "Supra Fluo" estis destinita por stoki ĉiujn krudajn datumojn interkaptitajn de submaraj optikaj kabloj kaj konstrui grandegan "datenbankon" por posta prilaborado. "Prismo" malĉifras datumojn kaj klasifikas ilin per multaj diversaj interretaj aplikoj, kaj poste ĝi provas renormalihi la enhavon de komunikadoj.

Ambaŭ projektoj estis rajtigitaj de Sekcio 702 de la Leĝo pri Eksterlanda Inform-Kontrolado, kiu disponigis la juran bazon por spionado en la interreto tutmonde, kaj la fundamento de "Imperio de Kodrompado", laŭ la lasta raporto. Raporto VT-III montras, ke multaj el komandaj kaj regadaj centroj de la spionaj programoj situas en usonaj eksterlandaj militbazoj, inkluzive de Japanio, Sud-Koreio, Gvamo kaj Havajo.

Tio klarigas, kial Gvamo, teritorio sub regado de Usono en Pacifiko, estas konsiderata kiel la origina fonto de falsa rakonto de "Volt-tajfuno" kreita de la usona registaro. Do, usona milita infrastrukturo en Gvamo ne estas "viktimo", sed la komanda kaj regada centro, kiu atakas Ĉinion kaj multajn sudorient-aziajn landojn.

Per la rajtigo de Sekcio 702, Usono starigis grandskalan tutmondan interretan gvatreton, grandigante agadojn kontraŭ Francio, Germanio, Japanio kaj eĉ siaj propraj civitanoj implikitaj en la protestoj de "Gravas Nigrulaj Vivoj" kaj "Okupado de Wall-strato".

La Kaŝita Vero

Antaŭaj du raportoj de ĉinaj retsekurecaj agentejoj pri "Volt-tajfuno" diris, ke Mikrosofto pliigis sian kunlaboron kun usonaj armeaj kaj spionaj agentejoj, kaj ke kunlaboro intensiĝis en 2024.

La usona teknologia giganto liveris eksterretajn versiojn de siaj modeloj de artefarita intelekto kaj helpon al usonaj spionaj agentejoj, kie ili estis uzataj por helpi analizi tre sekretajn informojn, laŭ la raporto de la novaj-agentejo Bloomberg la 7an de majo.

La saman monaton, Mikrosofto publikigis novan solvon de artefarita intelekto kaj enkondukis la funkcion "Revoko", kiu ebligas al la vindoza mastruma sistemo registri ĉiun agon faritan de la uzanto kaj liveri ĝin al la AI-asistanto por lernado. En junio, OpenAI, a firmao partnerigita kun Mikrosofto, bonvenigis iaman direktoron de la Nacia Sekureca Agentejo, Nakasone esti membro de ĝia direkcio.

"Kiel grava partnero en la programoj de subaŭskultado de Sekcio 702, Mikrosofto estas pli kaj pli influita kaj manipulita de usonaj sekretaj servoj," diras la raporto VT-III, "Rekompence, oni povus diri, ke la usonaj registaraj agentejoj donis la verdan lumon al la misuzado de domina pozicio de Mikrosofto en la merkato kaj ĝia uzo de ĝisdatigoj de Vindozo kaj Oficejo por faskigi kaj puŝi softvaraĵojn en maniero, kiu povus esti rigardata kiel kaŝvestita formo de monopolo."

La raporto VT-III reasertas, ke Ĉinio ĉiam kontraŭbatalis la politikan intervenojn en teknikajn esplorojn pri retsekurecaj okazaĵoj kaj la politikigon de la demando de atribuo de retratako, urĝante ampleksan internacian kunlaboron en reta sekureco.

La raporto ankaŭ retrorigardas la antaŭajn du eldonojn: "Volt-tajfuno: Kampanjo de Konspira Fraŭdo Celanta Usonan Kongreson kaj Impostpagantojn fare de Usona Spiona Komunumo" kaj " Volt-tajfuno II: Sekreta Misinforma Kampanjo Celanta Usonan Kongreson kaj Impostpagantojn fare de Usonaj Registaraj Agentejoj," konkludante, ke la rakontado de Vaŝingtono pri la kampanjo estis projektita por protekti la senmandatajn spionajn povojn pri grandskala gvatado tutmonde, kaj la politikajn kaj ekonomiajn avantaĝojn de la grupo de koncernatoj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree