Okazis aktivado pri kulturaj interŝanĝoj celebre al 20a datreveno de ĉina-itala ampleksa strategia partnereco en Milano
Ĝoja Publikigita: 2024-10-15 17:38:36

Ĉina Komunikila Grupo (ĈKG) lunde en Milano okazigis aktivadon de kulturaj interŝanĝoj por celebri la 20-an datrevenon de la ampleksa strategia partnereco inter Ĉinio kaj Italio, malfermis multajn televidajn kaj retajn programojn produktitajn de Ĉinio kaj Italio kaj komencis kunlaboron kun itala ĵurnalo Milana Financo kaj itala kompanio Telespazio.

Ĝin ĉeestis itala turisma ministro Daniela Santanché, vicdirektoro de ĈKG Xingbo, prezidanto de itala amaskomunikilo Mediaset Fedele Confalonieri, ĉefa plenuma direktoro de itala mediato Class Editori s-ro Paolo Panerai, ĉefa plenuma direktoro de itala ĵurnalo Il Giornale s-ro Nicola Speroni kaj ĉina ĝenerala konsulo en Milano Liu Kan, ili ankaŭ faris paroladojn.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree