Li Qiang ĉeestis 23-an Kunvenon de la Konsilio de Registaraj Ĉefoj de Membroŝtatoj de la ŜKO
Ĝoja Publikigita: 2024-10-16 20:45:39

Ĉina ĉefministro Li Qiang merkrede en Islamado ĉeestis la 23-an Kunvenon de a Konsilio de Registaraj Ĉefoj de Membroŝtatoj de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo (ŜKO).  Ĝin ĉeestis ankaŭ ĉefministroj de Belorusio, Kazaĥio, Kirgizio, Rusio, Taĝikio, Uzbekio, ministro de eksterlandaj aferoj de Hindio, ministro de industrio, mino kaj komerco de Irano, ĉefministro de observanta-lando Mongolio, vicĉefministro kaj ministro de eksterlandaj aferoj de Turkmenio, la gasto de la organizanto-lando de la kunveno, kaj prezidis pakistana ĉefministro.

Li diris, ke ŜKO estas la grava platformo por protekti regionan pacon kaj stabilecon kaj akceli disvolvon kaj prosperon de diversaj landoj. Ĉinio volas labori kun diversaj flankoj por turni komunajn konsentojn atingitajn de ŝtatestroj en efikajn agojn kaj turni la belan vizion de “komuna hejmo unuiĝa, reciproke fida, paca, trankvila, prospera, disvolva, bonnajbara, amika kaj justa” en realon. Li elmetis kvar proponojn pri profundigo de kunlaboro de ŜKO, nome, oni fortigu konekton de strategioj ĉirkaŭ misio kaj tasko, plivastigu praktikan kunlaboron laŭ disvolvaj bezonoj, donu fokuson al ĉefaj riskoj por aktiva reago, kaj pliigu interŝanĝojn de personoj laŭ atendo de popoloj.

La ĉeestantoj diris, ke membroŝtatoj de ŜKO laŭ “ŝanhaja spirito” kontinue solidigis reciprokan respekton kaj reciprokan fidon, fortigis bonnajbaran kaj amikan kunlaboron, kaj la integra nivelo de regiona ekonomio kontinue altiĝis, kio forte akcelis pacon, stabilecon kaj disvolvon de la regiono.

Li kaj gvidantoj de membroŝtatoj subskribis kaj publikigis komunan komunikon kaj aprobis rezoluciojn pri konstruado de ŜKO.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree