Ĉina prezidanto Xi Jinping urĝas la orientan provincon Fujian ludi pioniran rolon en la landa moderniga konstruado per persistado en siaj disvolvaj celoj.
Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, faris la rimarkojn dum sia inspekto al la provinco marde kaj merkrede.