Ĉinio volas labori kun Taĝikio por ekspluati kunlaboran potencialon
Ĝoja Publikigita: 2024-10-16 15:46:14

Ĉina ĉefministro Li Qiang diris marde, ke Ĉinio pretas labori kun Taĝikio por fortigi altkvalitan kunlaboron de la Zono kaj Vojo. Li substrekis neceson esplori potencialajn kunlaborojn trans diversaj sektoroj kaj plivastigi partnerecon en novaj industrioj, celante antaŭenigi komunan disvolvon.

Li faris la rimarkojn dum sia renkontiĝo kun taĝika ĉefministro Kokhir Rasulzoda flanke de la 23-a Kunveno de la Konsilio de Registaraj Ĉefoj de Membroŝtatoj de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo.

Rasulzoda gratulis Ĉinion pro ĝiaj rimarkindaj atingoj en la pasintaj 75 jaroj kaj dankis Ĉinion pro ĝia longtempa subtenado al taĝika disvolvo. Li konfirmis la taĝikan volon strikte kunlabori kun Ĉinio por plene efektivigi gravajn konsentojn atingitajn de la dulandaj ŝtatestroj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree