Ĉinio efektivigos vizoliberan politikon al civitanoj de Portugalio, Grekio, Kipro kaj Slovenio por plu faciligi personarajn interŝanĝojn inter Ĉinio kaj fremdaj landoj.
Lin Jian, proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, lunde diris, ke de la 15-a de oktobro 2024 ĝis la 31-a de decembro 2025, posedantoj de ordinaraj pasportoj el la kvar eŭropaj landoj ĝuos vizoliberan politikon dum vojaĝo al Ĉinio por celoj kiel komerco, turismo, vizito al parencoj aŭ transito ĝis 15 tagoj.