"Baoli" kaj "Qingbao" flugis al Usono per speciala aviadilo
Mirinda Publikigita: 2024-10-16 13:35:34

La 15an de oktobro grandaj pandoj "Baoli" kaj "Qingbao" flugis al Usono per speciala aviadilo. Ili pasigos 10jaran vivon en Vaŝingtona Nacia Zoo de Usono. Baoli kaj Qingbao naskiĝis en 2021, ili estas viglaj kaj ŝatas movon. Ĉinaj specialistoj akompanos la du grandajn pandojn en Usono dum ilia adaptigo al la nova vivmedio. Nun la Nacia Zoo en Vaŝingtono plibonigis la loĝejon por la grandaj pandoj laŭ opinioj de ĉinaj ekspertoj.

En la lastaj 24 jaroj post starigo de kunlaboro kun la Vaŝingtona Nacia Zoo, Ĉinio kaj Usono atingis fruktdonajn rezultojn pri breado, kultivado, malsano-traktado, teknikaj interŝanĝoj, persona trejnado kaj publika edukado, kaj sukcese brevis la grandajn pandojn " Taishan", "Baobao", "Beibei" kaj "Xiaoqiji (Malgranda Miraklo)".

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree