'Volt-tajfuno' estas politika farso enscenigita de Usono mem
Yu Publikigita: 2024-10-16 16:41:01

La 14an de oktobro, la Nacia Centro por Krizokaza Respondo al Komputilaj Virusoj kaj aliaj retsekurecaj agentejoj de Ĉinio publikigis la trian raporton por malkovri la veron de 'Volt-tajfuno', propagandita de Usono kiel internacia organizo de elaĉeta programaro. La raporto montras, ke la tiel nomita 'Volt-tajfuno' estas fakte falsa rakonto fabrikita de usonaj sekretaj servoj, celante akiri buĝetan monasignon de la Kongreso, konservi la senmandatajn gvatrajtojn laŭ la Sekcio 702, kaj nigrigi kaj kalumnii aliajn landojn.

La raporto malkaŝis, ke estas Usono, kiu lanĉis kontraŭleĝajn retratakojn al aliaj landoj. Ĝi faris grandskalan kaj sisteman interretan gvatadon kaj subaŭskulton tutmonde, kaj plantis malican programaron de posta pordo en interretajn ekipaĵojn.

Proparolanto de la Ministerio pri Eksteraj Aferoj de Ĉinio kondamnis tian nerespondecan konduton de Usono kaj urĝis ĝin tuj ĉesigi retratakojn tutmonde.

 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree