Ĉina ĉefministro Li Qiang merkrede faris ĉefministronivelan renkontiĝon kun rusa ĉefministro Mikhail Mishustin kaj mongola ĉefministro Luvsannamsrai Oyun-Erdene flanke de la 23-a Kunveno de la Konsilio de Registaraj Ĉefoj de Membroŝtatoj de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo.
Li diris, ke de la lastaj jaroj sub gvidado de ŝtatestroj de la tri landoj, kunlaboro inter la tri flankoj ĝenerale konservis sanan kaj stabilan disvolviĝon, kio konfirmas al komuna espero de la tri flankoj kaj sekvas la tendencon de la epoka evoluado. Ĉinio volas kun Rusio kaj Mongolio plue pliigi reciprokan konfidon, fortigi kunordigon kaj fari triflankan kunlaboron pli profunda kaj praktika por pli bone profitigi la tri popolojn.