Li Qiang renkontiĝis kun rusa ĉefministro
Ĝoja Publikigita: 2024-10-16 20:37:42

Ĉina ĉefministro Li Qiang merkrede renkontiĝis kun rusa ĉefministro Mikhail Mishustin flanke de la 23-a Kunveno de la Konsilio de Registaraj Ĉefoj de Membroŝtatoj de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo en Islamabado.

Li diris, ke sub strategia gvidado de prezidanto Xi Jinping kaj prezidento Vladimir Putin, la ĉina-rusa ampleksa strategia kunlabora partnereco de kunordigo en la nova epoko konservis altnivelan disvolvon. La du flankoj firme subtenis unu la alian koncerne kernajn interesojn de la du flankoj, strategia kunlaboro estis fruktodona, praktika kunlaboro daŭre marŝis antaŭen, kulturaj kaj lokaj interŝanĝoj vigle disvolviĝis, kaj tio vere profitigis la du popolojn. Ĉe la historia nodo de la 75-jariĝo de starigo de la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Rusio, Ĉinio volas labori kun Rusio por plue efektivigi gravajn konsentojn atingitajn de la du ŝtatestroj, fortigi strategian kunordigon, plivastigi reciprokprofitan kunlaboron kaj fari kontribuon al propra disvolvo kaj prospero kaj akceli mondan stabilecon kaj progreson.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree