Xi inspektas urbon Zhangzhou en ĉina orienta provinco Fujian
Ĝoja Publikigita: 2024-10-16 15:30:48

Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), marde posttagmeze inspektis gubernion Dongshan en urbo Zhangzhou de ĉina orienta provinco Fujian.

Li vizitis vilaĝon Aojiao de urbeto Chencheng, la memorigan domon de Gu Wenchang kaj la parkon de kultura industrio Guandi.

Dum la vizitoj, Xi informiĝis pri lokaj klopodoj por antaŭenigo de kampara reprospero en ĉiuj fakoj, daŭrigo de revoluciaj tradicioj kaj fortigo de protekto de kultura heredaĵo.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree