Okazis en Pekino Forumo de Pensfabrikoj de Tutgloba Sudo
Ĝoja Publikigita: 2024-10-17 20:00:13

Okaze de la pintkunveno de gvidantoj de BRICS 2024, marde en Pekino okazis Forumo de Pensfabrikoj de Tutgloba Sudo "Paco, Disvolvo kaj Sekureco - Komuna Konstruado de Prospera Mondo kun Komuna Estonteco", kunorganizita de Internacia Departemento de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj Ĉina Komunikila Grupo (ĈKG). Liu Jianchao, estro de Internacia Departemento de la Centra Komitato de la KPĈ, kaj Shen Haixiong, vicestro de la Diskoniga Departemento de la Centra Komitato de la KPĈ kaj prezidanto de ĈKG faris paroladojn per video. Politikaj gvidantoj, reprezentantoj de registaroj, erudiciuloj, pensfabrikoj, reprezentantoj de amaskomunikiloj el 76 landoj ĉeestis la forumon virtuale kaj ĉeeste.

Liu diris, ke Ĉinio ĉiam strikte unuiĝas kun sudaj landoj, komune montras respondecon de "Tutgloba Sudo", antaŭenigas efektivigon de tutmonda disvolva iniciato, tutmonda sekura iniciato kaj tutmonda civilizacia iniciato kaj amasigas pli grandan forton de "Tutgloba Sudo" por konstruado de komunumo de la homaro kun komuna estonteco.

Shen diris, ke ĈKG aktive konstruas ponton kaj ligilon por interŝanĝoj, dialogoj, reciproka lernado inter Ĉinio kaj landoj de "Tutgloba Sudo", ankaŭ liveras al inteligentaj bankoj de "Tutgloba Sudo" diskonigan platformon por akceli kunlaboron kaj komunan gajnon kaj plivastigi voĉojn de justeco.

Pli ol 40 pensfabrikoj de "Tutgloba Sudo", inkluzive de Ĉina Akademio de Sociaj Sciencoj, Instituto de ĈKG, la hinda Forumo por Nova Sud-Azio, Turka Esplora Fonduso de Ekonomia Politiko Tepav, la Imperiestra Akademio de Kamboĝo, la Centro por Altaj Naciaj Studoj de Peruo kaj aliaj, subskribis kaj publikigis Iniciaton de inteligentaj bankoj de Tutgloba Sudo por komuna konstruado de prospera mondo kun komuna estonteco. La iniciato alvokas fortigi disvolvan kunlaboron, akceli justecon, klopodi por, ke landoj de "Tutgloba Sudo" eligu pli brilan voĉon, kune konstruu pacan, sekuran, prosperan kaj progresintan komunan komunumon de la homaro.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree