Okaze de la pintkunveno de gvidantoj de BRICS 2024, marde en Pekino okazis Forumo de Pensfabrikoj de Tutgloba Sudo "Paco, Disvolvo kaj Sekureco - Komuna Konstruado de Prospera Mondo kun Komuna Estonteco", kunorganizita de Internacia Departemento de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj Ĉina Komunikila Grupo (ĈKG). Liu Jianchao, estro de Internacia Departemento de la Centra Komitato de la KPĈ, kaj Shen Haixiong, vicestro de la Diskoniga Departemento de la Centra Komitato de la KPĈ kaj prezidanto de ĈKG faris paroladojn per video. Politikaj gvidantoj, reprezentantoj de registaroj, erudiciuloj, pensfabrikoj, reprezentantoj de amaskomunikiloj el 76 landoj ĉeestis la forumon virtuale kaj ĉeeste.
Jen la paroladoj de kelkaj politikaj gvidantoj.