Antaŭ la pintkunveno de BRICS 2024, marde en Pekino okazis Forumo de Pensfabrikoj de Tutgloba Sudo "Paco, Disvolvo kaj Sekureco - Komuna Konstruado de Prospera Mondo kun Komuna Estonteco", kunorganizita de Internacia Departemento de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj Ĉina Komunikila Grupo (ĈKG). Liu Jianchao, estro de Internacia Departemento de la Centra Komitato de la KPĈ, kaj Shen Haixiong, vicestro de la Diskoniga Departemento de la Centra Komitato de la KPĈ kaj prezidanto de ĈKG faris paroladojn per video. Politikaj gvidantoj, reprezentantoj de registaroj, erudiciuloj, pensfabrikoj, reprezentantoj de amaskomunikiloj el 76 landoj ĉeestis la forumon virtuale kaj ĉeeste.
Jen la paroladoj de Grzegorz Kolodko, direktoro de pensfabriko TIGER en Universitato Kozminski en Varsovio, Pollando, Anna Rosario Malindog-Uy, vicprezidanto de Azia Jarcenta Pilipina Instituto pri Strategiaj Studoj kaj Wang Dong, plenuma direktoro de la Instituto por Monda Kunlaboro kaj Interkompreno en Pekina Universitato.