Lanĉiĝis prezentadoj de perfektaj programeroj de ĈKG en Rusio
CMG Publikigita: 2024-10-19 17:08:12

La 18an de oktobro laŭ la loka tempo, okaze de la vizito de la ĉina ŝtatprezidanto Xi Jinping al Rusio por ĉeesti la 16an kunvenon de gvidantoj el la BRICS-landoj, komenciĝis en Moskvo la prezentadoj de perfektaj programeroj en Rusio, organizitaj de Ĉina Komunikila Grupo (ĈKG) kune kun la rusa registara organo Rossiyskaya Gazeta, Rusa Granda Azia TV, Rusa BRICS-TV, Rusa Cifereca TV, rusa novmedia platformo OKKO kaj rusa plej granda socia reto Contact Network. Interalie, “Renkontiĝi kun Xi Jinping” kaj aliaj perfektaj programeroj de ĈKG estas laŭvice elsendataj en rusaj ĉefaj komunikiloj.

Shen Haixiong, vicministro de la Diskoniga Departemento de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj direktoro de Ĉina Komunikila Grupo, Pavel Negoica, direktoro de Rossiyskaya Gazeto, kaj Zhang Hanhui, ĉina ambasadoro ĉe Rusio, respektive faris videan paroladon.

Shen diris, ke ĉi-jare estas kiel la 75a datreveno de fondiĝo de nova Ĉinio, tiel ankaŭ la 75-jariĝo de la ĉina-rusaj diplomatiaj rilatoj kaj la komenciĝo de la ĉina-rusa kultura jaro. Shen aldonis, ke tiuj ĉi prezentadoj estas ankoraŭfoje viva praktikado por montri fruktojn de renkontiĝo inter ĉina-rusaj ŝtatestroj kaj firmigi sentan ligilon de la du landoj.

Pavel Negoica, direktoro de Rossiyskaya Gazeto.

Zhang Hanhui, ĉina ambasadoro ĉe Rusio.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree