La 18an de oktobro Hamas deklaris, ke Yahya Sinwar, gvidanto de Hamas, jam mortis.
La deklaro ne menciis la detalojn de morto de Sinwar, nek donis informon pri lia daŭriganto.
La deklaro diras, ke nur kiam Israelo ĉesigos sian atakon al la gazaa strio, evakuos Gazaon, kaj liberigos palestinanojn el israelaj prizonoj, alie la retenitoj en Gazao ne estos liberigitaj.
La 17an de oktobro la Israelaj Defendaj Fortoj kaj la Israela Nacia Sekureca Agentejo kune deklaris, ke en la 16a ĉi-monate Sinwar mortis en milita agado de israelaj fortoj sude de la gazaa strio.