Pozitivaj ŝanĝoj de ĉina ekonomio plifortigas la fidon de eksterlandaj kompanioj pri "integriĝo"
shanshan Publikigita: 2024-10-19 18:36:40

Lasta tempe, eksterlandaj kompanioj kaj amaskomunikiloj alte atentas la pakaĵon de aldonaj politikoj lanĉitaj de Ĉinio, opiniante, ke tio estas "fuelakcelo" por puŝi la ĉinan ekonomion al novaj altecoj, ĉar la altiro de Ĉinio kiel altkvalita investa celloko estas daŭre pli forta. La oficiale publikigitaj datumoj de ĉina nacia ekonomia rendimento en la 18-a por la unuaj tri trimonatoj konfirmis la optimismajn atendojn de la ekstera mondo.

Laŭ antaŭkalkuloj, la malneta enlanda produkto de Ĉinio en la unuaj tri kvaronoj atingis 94 974,6 miliardojn da juanoj, kun la jara plialtiĝo de 4,8% ĉe konstantaj prezoj. Ĉi tiu kreskorapideco venis ne facile. Ekde la komenco de la kuranta jaro, la makromedio estas kompleksa kaj ŝanĝebla, kaj ekstera premo daŭre pligrandiĝas. Samtempe, la ĉina ekonomio estas en ĉefa periodo de struktura alĝustigo, kaj la doloro de transformo daŭre liberiĝas. Tamen, la ĉina ekonomio eltenis la premon, politikaj efikoj daŭre aperis, gravaj ekonomiaj indikiloj montris pozitivajn ŝanĝojn, kaj ĝi konservis stabilan funkciadon, montrante sian fortan rezistecon kaj potencialon.

Nuntempe, la ekstera medio fariĝas pli kompleksa kaj severa. La fundamento de la ĉina ekonomio ankoraŭ devas esti firmigata, sed la longtempa tendenco al bona stato ne ŝanĝiĝis. Ĉinio certas atingi sian atendatan kreskocelon de ĉirkaŭ 5%. En ĉi tiu procezo, ankaŭ la mondo povos atingi komunajn profitojn kaj gajnajn rezultojn kun Ĉinio kaj antaŭeniros kune.

 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree