Ĉinio kaj Indonezio promesis profundigi rilatojn kaj antaŭenigi projekton de altrapida fervojo
Ĝoja Publikigita: 2024-10-20 17:33:18

Ĉina vicprezidanto Han Zheng renkontiĝis sabate kun indonezia prezidento Joko Widodo en Ĝakarto.

Invitite de la indonezia registaro, kiel speciala reprezentanto de ĉina prezidanto Xi Jinping, Han partoprenos enoficiĝan ceremonion de prezidento Prabowo Subianto en Ĝakarto dimanĉe kaj vizitos Indonezion inter sabato kaj lundo.

Han diris, ke Ĉinio volas labori kun Indonezio por daŭrigi la tradicion de duflanka amikeco kaj kunlaboro, profundigi strategian kunlaboron en ĉiuj flankoj, antaŭenigi altkvalitan kunlaboron de Zono kaj Vojo kaj garantii glatan funkciadon de ĉefaj projektoj kiel Ĝakarta-Bandunga Altrapida Fervojo kaj skribi plu novan ĉapitron de solidareco, kunlaboro kaj ambaŭ gajno.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree