Ĉina prezidento Xi Jinping dimanĉe sendis gratulan mesaĝon al Prabowo Subianto pri lia enoficiĝo de prezidento de Indonezio.
Xi diris, ke Ĉinio kaj Indonezio estas tradiciaj amikaj najbaroj, kaj la ampleksa strategia partnereco inter la du landoj stabile disvolviĝis, enirante en novan epokon de konstruado de komunumo kun komuna estonteco.
Xi diris ankaŭ, ke la venonta jaro markas la 75-an datrevenon de la starigo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Indonezio, kio liveros novan oportunon por antaŭenigi duflankan kunlaboron.