Kombinaĵo de politikaj iloj antaŭenigas altkvalitan disvolviĝon de ĉina ekonomio
Yu Publikigita: 2024-10-20 17:15:15

La 9an de oktobro, Hangzhou, la ĉefurbo de la provinco Zhejiang, orienta Ĉinio, anoncis pluan optimumigon kaj reĝustigon de politikoj kaj rimedoj rilataj al la bienaĵa merkato, inkluzive de malaltigo de la sojlo por aĉeto de loĝejoj, pliigo de la sumo de pruntoj per loĝiga fonduso kaj nuligo de la prezlimo por nove transdonitaj terenoj.

Shangguan Jian, direktoro de la Hanzhou-a Branĉo de la Esplora Instituto Beike: "La maksimuma sumo de pruntoj per loĝiga fonduso por familioj estis origine miliono, sed nun ĝi estis pliigita ĝis 1,3 milionoj. Ni rimarkis, ke en la lastaj du tagoj, la nombro da novaj subskriboj por aĉeto de duamanaj loĝejoj en la merkato kreskis je 75% kompare kun la taga averaĝo en septembro."

Ekde la lasta tagdeko de septembro, la ĉina registaro enkondukis serion da fortaj rimedoj por antaŭenigi ekonomian kreskon, kiuj tuŝas plurajn kampojn kiel fiskon, financon, bionaĵan kaj kapitalan merkatojn. Post malpli ol monato, la unuaj efikoj de politikoj aperis, la bionaĵa merkato renormaliĝis, konfido al la borsa merkato refortiĝis, kaj la konsuma merkato daŭre prosperis, ĉiuj el kiuj montris pozitivan tendencon en makroekonomiaj fundamentoj.

En vendejo de aŭtoj en Zhuhai, Guangdong-provinco, estas kontinua fluo de konsumantoj. La loka registaro komencis trioblan subvencian politikon de registaraj subvencioj, entreprenaj koncedoj kaj bankaj rabatoj por pliigi aŭtomobilajn vendojn.

Konsumanto: "La registara subvencio estas sufiĉe forta nun, kaj kun la koncedo de ĉi tiu vendejo, la maksimuma subvencio povas atingi ĉirkaŭ 28 000 juanojn. Se pli da rabatoj estos donitaj al ni, ankaŭ ni aĉetos."

La privata ekonomio ludas gravan rolon en la disvolviĝo de la ĉina ekonomio. La 10an de oktobro la registaro komencis publike peti opiniojn pri la projekto de la Leĝo pri Antaŭenigo de Privata Ekonomio, kiu estos la unua fundamenta leĝo de Ĉinio pri la disvolviĝo de la privata ekonomio. La leĝprojekto celas antaŭenigi daŭran, sanan kaj altkvalitan disvolviĝon de la privata ekonomio, kaj krei pli bonan medion por la komuna disvolviĝo de diversaj posedformoj de ekonomio, inkluzive de la privata ekonomio. Manaĝero pri merkatado de privata entrepreno pri la malaltaltituda ekonomio opinias, ke tiu ĉi projekto ludos pozitivan rolon por privataj altteknikaj entreprenoj altiri eksterajn investojn.

Xie Lele, manaĝero pri merkatado de entrepreno pri la malaltaltituda ekonomio: "Se la aplikaj scenoj estos trovitaj, la investo estos tre sufiĉa. La nuna malaltaltituda ekonomio estas tia, ke registaraj oficialuloj diris, ke se ili konsiderus iun lokon sekura, oni povas unue provi ĝin tie. Tiamaniere, se ĉiuj investas kaj aplikas ĝin, ĝia tuta investo daŭros."

La lastatempe enkondukitaj stimulaj politikoj koncentriĝas ne nur por solvi la problemojn renkontitajn en la nuna ekonomia funkciado, sed ankaŭ por trakti gravajn problemojn rilatajn al la mez- kaj long-tempa disvolviĝo de la ekonomio. La projekto de la Leĝo pri Akcelado de Privata Ekonomio komencis publike peti opiniojn, la Ĉina Popola Banko malaltigis interezprocentojn por liberigi fluecon kaj malaltigis interezprocentojn de bienaĵaj pruntoj, kaj la Ministerio pri Financo enkondukis serion da rimedoj por solvi lokajn ŝuldriskojn. Ĉi tiuj politikaj iloj plifortigas merkatan konfidon kaj antaŭenigas altkvalitan disvolviĝon de la ĉina ekonomio.

Hubertus Vaeth, administra direktoro de Frankfurta Financa Asocio: "Mi diras, ke tio estas ĝusta miksaĵo, tre ĝusttempa. La pako da politikoj, enkondukitaj de la centra banko kaj la registaro estis senprecedencaj. Ĝi konsistas el multaj instrumentoj, kiuj laŭ mi estos tre efikaj. Do, de la fruaj respondoj de la borso, vi povus klare diri, ke tio estis granda sukceso. Ĉi tiuj movoj nun klare donas tian ŝanĝon al flueco en la merkato, do tio estas granda akcelo."

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree