La 21an de oktobro, en Pekino, Wang Yi, ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj renkontiĝis kun Laurent Fabius, prezidanto de la Franca Konstitucia Konsilio.
Wang Yi, ankaŭ membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, diris, ke la ŝtata vizito de la ĉina prezidanto al Francio ĉi-jare portis strategian gvidadon por la evoluado de ĉina-francaj kaj ĉina-eŭropuniaj rilatoj sub la novaj cirkonstancoj.
Fabius diris, ke tio estas tradicio de franca diplomatio konservi sendependecon kaj amikajn rilatojn inter la du landoj. Li aldonis, ke Francio ĉiam oponas kontraŭ devigo de unu super alia kaj pledas por serĉi konvenan solvadon per dialogo kaj konsultiĝo.