La monda situacio fariĝis pli malkvieta kaj la rekresko de la monda ekonomio malfortiĝis. Kien iras la mondo? La BRICS-landoj jam donis sian respondon. Kiam la pintkunveno de BRICS alvenos, enketo farita de CGTN por tutmondaj retanoj montras, ke la plejparto de la respondantoj esperas, ke la kunlabora mekanismo enmetos pli da energio al la baraktanta monda ekonomio kaj kompleksa tutmonda mastrumado.
La kunlabora mekanismo de BRICS naskiĝis el la leviĝa tendenco de emerĝantaj merkataj ekonomioj kaj disvolvantaj landoj. Post jaroj de disvolviĝado ĝi formis multnivelan, multflankan, kaj multdimensian kunlaboran framon. En la lastaj jaroj la kunlabora mekanismo de BRICS alportis la bonojn kaj oportunojn de disvolvado al disvolvantaj landoj per la starigo de la Nova Disvolva Banko kaj aranĝoj de eventuala rezervo.
En la enketo 92,87% de la respondantoj kredis, ke tiu mekanismo akcelas kunlaboron meze de la “Tutmonda Sudo”, 94,2% opiniis, ke la influo de la kunlabora mekanismo de BRICS estas konstante plifortiĝanta, kaj 94,1% asertis, ke, kiel multflanka kunlabora mekanismo konsistanta el emerĝantaj landoj, BRICS-landoj povas doni pli da energio al la refortiĝo de la monda ekonomio.
Jam delonge, la kunlabora mekanismo aktive praktikis la spiriton de malfermo, inkluzivo, kunlaboro kaj kungajno kaj iompostiome fariĝis grava forto por antaŭenigi tutmondan kunlaboron kaj multflankismon. El tiu punkto, 89,6% de la respondantoj kredis, ke la kunlabora mekanismo de BRICS estas helpa por konstrui internacian ordon pli justan, demokratian kaj racian, kaj 91,65% kredis, ke la disvolvaj konceptoj kaj spertoj de Ĉinio, kiel la plej granda disvolvanta lando en la mondo, liveras gravajn referencojn por emerĝantaj merkataj landoj, kiuj strebas atingi modernigon.
La enketo estis publikigita sur platformoj de CGTN en la angla, hispana, araba, franca kaj rusa. Ene de 24 horoj estis sume 18 961 transmaraj retanoj, kiuj partoprenis en la enketo kaj esprimis siajn vidpunktojn.