Usonaj kaj kanadaj batalŝipoj rompas stabilecon de Tajvana Markolo
Qiujieming Publikigita: 2024-10-21 21:00:26

Proparolanto de la Orienta Operaceja Komandejo de la Popola Liberiga Armeo lunde diris en respondo al la navigado de usonaj kaj kanadaj batalŝipoj tra la markolo dimanĉe, ke la agoj de Usono kaj Kanado rompis la pacon kaj stabilecon de la Tajvana Markolo.

La proparolanto Li Xi diris, ke la ĉinaj trupoj ĉiam restas en alta alarmpreteco, kaj rezolute protektas naciajn suverenecon kaj sekurecon, kaj ankaŭ regionajn pacon kaj stabilecon.

La proparolanto diris, ke dimanĉe, la usona destrojero Higgins kaj la kanada eskortŝipo Vancouver trairis la Tajvanan Markolon.

Li diris, ke la mararmeo kaj aerarmeo organizitaj de la komandejo atente sekvis kaj kontrolis la trairejon de la ŝipoj tra la markolo dum la tuta procezo, kaj traktis la situacion konforme al leĝoj kaj regularoj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree