Opinisondo de CGTN: BRICS-landoj urĝas reformon en tutmonda regado
Qiujieming Publikigita: 2024-10-22 17:07:56

Laŭ opinisondo farita de CGTN kunlabore kun Renmin-Universitato de Ĉinio kaj per la Novepoka Instituto pri Internacia Komunikado, por 1 634 enketitoj el la BRICS-landoj, la plej multaj enketitoj opinias, ke la BRICS injektis impulson al tutmonda regado, antaŭenigante la konstruadon de pli justa kaj pli racia internacia ordo.

En la opinisondo, 96,2 procentoj de enketitoj opiniis, ke landoj devas egale partopreni en internaciaj aferoj kaj kunlabori por starigi internacian sistemon kaj ordon. 72,6 procentoj de la enketitoj subtenis necesajn reformojn al la nunaj internaciaj reguloj, kiuj estas ĉefe dominataj de evoluintaj landoj. 83,9 procentoj de la enketitoj alvokis, ke la UN pli atentu la interesojn kaj postulojn de la landoj de “Tutmonda Sudo”.

Responde al la demando “ĉefaj aspektoj de la internacia ordo bezonataj de urĝa reformo”, enketitoj el la BRICS-landoj montris pli diversajn kaj urĝajn atendojn. 63,6 procentoj postulis pli da travidebleco en la decidofarado de internaciaj organizoj. 60,2 procentoj postulis pli grandan reprezenton kaj voĉon por evoluantaj landoj en internaciaj aferoj. Kaj 56.8 procentoj kredis, ke landoj devus respekti la aŭtoritaton de internacia juro. 55,9 procentoj alvokis instituciojn kiel la Sekureca Konsilio de la UN plifortigi internacian kunlaboron kaj kunordigon.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree