Xi Jinping adresis gratulmesaĝon al Luong Cuong, nova vjetnama ŝtatprezidanto
CMG Publikigita: 2024-10-22 20:53:20

La 22an de oktobro la ĉina ŝtatprezidanto Xi Jinping adresis mesaĝon al Luong Cuong, gratulante ke li enoficiĝis kiel prezidanto de la Vjetnama Socialisma Respubliko.

Xi diris, ke en la lastaj jaroj li konservas strategie striktan kontakton kun vjetnamaj gvidantoj kaj kun ili kondukas la ĉina-vjetnamajn rilatojn en la novan epokon de sortkomunumo kun strategia signifo. Xi diris ankaŭ, ke Ĉinio firme subtenas Vjetnamion iri la socialisman vojon konforman al sia ŝtata stato kaj prepari sin por la 14a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Vjetnamio. Fine Xi aldonis, ke li alte atentas disvolvi la rilatojn inter Ĉinio kaj Vjetnamio kaj volas kune kun ŝtata prezidanto Luong Cuong  klopodi por profundigi la konstruadon de ĉina-vjetnama komunumo kun komuna estonteco kaj por alporti pli da bonoj al la dulandaj popoloj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree