Lastatempe, la ŝipo Leona Urbo kunportanta 1 738 kontenerojn da varoj veturis el la haveno Haitian, Xiamen, Ĉinio, al Durban, Sudafriko. Post sia malfermiĝo en 2014, tiu ĉi rekta kurso de ŝiplinio iris sume 458 fojojn, ŝparante almenaŭ septagan transportan tempon en ĉiu fojo, kun la varoj importitaj kaj eksportitaj, valorantaj al 29,2 miliardoj da juanoj, kaj tio fariĝis mikrokosmo de pragmata kunlaboro inter la BRICS-landoj.
En la disvolva procezo de la kunlabora mekanismo de BRICS dum la 18 jaroj, rakontoj kiel ĉi-supra estas multaj. De la 22a ĝis la 24a de oktobro la 16a Pintkunveno de BRICS okazos en Kazan, Rusio, kaj invitite la ĉina ŝtatprezidanto Xi Jinping ĉeestos ĝin. Tio estas la unuafoja pintkunveno de BRICS post ties pligrandiĝo kaj ankaŭ la nova malfermiĝo de “Kunlaboro de Granda BRICS”. Ĉe la kunveno gvidantoj el pli ol 30 landoj kaj internaciaj organizoj faros kunan diskutadon pri kunlaborado kaj disvolvado.
“Pli ĉiam fortiĝanta BRICS estas helpa reĝustigi mondan malekvilibron”, “La influo de la BRICS-landoj sur la tutmondan ekonomion estas profunda”, “Nova epoko de la internaciaj rilatoj nun alvenas”… tiajn rimarkojn faris internaciaj amaskomunikiloj. Samtempe kun tio, pli ol 30 landoj, kiel Tajlando, Kubo, Sirio kaj Belorusio, esprimis sian deziron aliĝi al BRICS. Kial BRICS estas pli kaj pli bonvena en tiaj internaciaj cirkonstancoj kiaj tumultaj? Kial “Granda BRICS” havas multe da ŝancoj?
K.V. Babaev, direktoro de la Instituto pri Ĉinio kaj Moderna Azio de la Rusa Akademio de Sciencoj, diris, ke la kunlabora mekanismo de BRICS naskiĝis origine kiel kunordiga ilo inter la membroj, kaj nun ĝi jam fariĝis simbolo de nova perspektivo por la homara estonteco, reprezentante la esperon de la homoj pri justa disvolvado de la tutmonda ekonomio, “dum Ĉinio estas unu el la ĉefaj antaŭenigantoj, kiuj plifortigas kunlaboron inter ĉiuj partioj”.
Babaev eldiris la voĉojn de multaj homoj. La kunlabora mekanismo de BRICS, kiel grava platformo de “Tutmonda Sudo” por kuna diskutado pri kunlaboro kaj evoluigo, evidentigas sian epokan valoron; ĝi sekvas la “spiriton de BRICS”, t.e. malfermo, inkluzivo, kunlaboro kaj kungajno, kaj pro tio iĝis standardo de sud-suda kunlaboro kun granda instigo.
Kiel kreinto-membro, Ĉinio ĉiam estas firma subtenanto kaj partoprenanto de la kunlabora mekanismo de BRICS kaj ludas gravan gvidan rolon. Estas atendeble, ke tiu ĉi pintkunveno, kun klopodoj de Ĉinio kaj aliaj membroj, enmetos pli da stabileco kaj pozitiva energio al la nuna malorda mondo kaj igos “Tutmondan Sudon” pli potenca. La perspektivo de “Kunlaboro de Granda BRICS” estas atendebla!