Lastatempe en Tokio okazis la reklamado kaj interŝanĝa kunveno "Kolora Xinjiang", kune organizita de la Ĉina Xinjiang-a Amikeca Kunlabora kaj Interŝanĝa Misio kaj la Ĉina Ambasadorejo en Japanio. Pli ol 150 homoj el ĉiuj rondoj el Ĉinio kaj Japanio partoprenis en la aktivadoj.
La "Kolora Xinjiang" foto-ekspozicio, kiu plene montris la heredaĵon kaj vivecon de Xinjiang, altiris multajn partoprenantojn por spekti.