Lastatempe Ailao-monto en Yunnan-provinco de sudokcidenta Ĉinio vekis vastan atenton pro aventuro de iu blogisto.
La monto Ailao fakte ne estas monto, sed montregiono etendas cent kilometrojn trans la limo inter la Yunnan-Guizhou-Ebenaĵo kaj la montaro Hengduan. La monto Ailao estas lokita en la centra parto de la provincio Yunnan, transpasanta provincojn kaj urbojn, kiel Chuxiong, Yuxi kaj Pu'er, kun tuta longo de ĉirkaŭ 500 kilometroj. Ĝi estas la limo inter la orienta kaj okcidenta partoj de Yunnan kaj ĝuas la titolon de "biologia genobanko" kaj "la natura oksigena rezervejo de Ĉinio".
La meza kaj norda flankoj de la monto Ailao estas la Ailao-a Nacia Natura Rezervo, kie ne nur estas la hejmo de milionoj da valoraj sovaĝaj bestoj kaj plantoj, sed ankaŭ ilia paradizo. Tio ankaŭ estas unu el la gravaj aŭtunaj migradvojoj por migrantaj birdoj en la provincio Yunnan.
Nun kelkaj areoj de la monto Ailao estas disvolvitaj por la publiko kun kompletaj subtenaĵoj kaj servoj, por ke vojaĝantoj povu racie kaj modern ekskursi. Nun sekvu Mirinda por viziti ĝin!