Xi: Ĉinio kaj Rusio trovas ĝustan vojon por amikaj rilatoj inter najbaraj ĉefaj landoj
Qiujieming Publikigita: 2024-10-23 10:33:47

Ĉina prezidanto Xi Jinping diris marde, ke Ĉinio kaj Rusio trovis la ĝustan vojon por ke najbaraj ĉefaj landoj havu amikajn rilatojn inter si, kiu prezentas ne-aliancon, ne-alfrontadon kaj ne celantan trian partion.

Xi faris la rimarkojn dum renkontiĝo kun rusa prezidento Vladimir Putin. La ĉina prezidanto alvenis en Kazan pli frue en la tago por la 16a Pintkunveno de BRICS.

Rimarkante, ke ĉi-jare estas la 75a datreveno de la starigo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Rusio, Xi diris, ke dum la pasintaj jaroj, la rilatoj inter la du landoj eltenis defiojn.

Xi diris, ke malgraŭ kompleksaj kaj severaj eksteraj defioj, duflanka kunlaboro en la kampo kiel komerco daŭre progresas, kaj grandskalaj komunaj projektoj restas stabilaj en funkciado, aldonante, ke ambaŭ landoj devas plu antaŭenigi la harmoniigon de Zono kaj Vojo kun la Eŭrazia Ekonomia Unio por subteni ilian respektivan altkvalitan ekonomian disvolviĝon.

Xi diris, ke la mekanismo de BRICS estas la plej grava platformo de la mondo por solidareco kaj kunlaboro inter emerĝantaj merkatoj kaj evoluantaj landoj, kaj aldonis, ke Ĉinio alte laŭdas la grandajn klopodojn de Rusio kiel prezidanta lando de BRICS.

Xi esprimis atendon havi profundajn diskutojn kun gvidantoj partoprenantaj en la venonta pintkunveno pri la estonta disvolvo de la mekanismo de BRICS por konstrui konsenton inter la partioj, sendi pozitivan mesaĝon de solidareco kaj kunlaboro kaj antaŭenigi strategian kunordigon kaj praktikan kunlaboron ene de BRICS en diversaj kampoj, por certigi pli da ŝancoj por la Tutmonda Sudo.

Putin diris, ke ekde la starigo de diplomatiaj rilatoj inter Rusio kaj Ĉinio antaŭ 75 jaroj, la du landoj evoluis al ampleksaj strategiaj partneroj de kunordigo por la nova epoko, kun duflankaj rilatoj konservante altnivelan kreskon kaj forĝante modelon por nova speco de rilatoj inter grandaj landoj.

Putin dankis Ĉinion pro ĝia subteno dum la rusa prezidanteco de BRICS, emfazante, ke Rusio pretas proksime kunlabori kun Ĉinio por certigi la sukceson de la unua pintkunveno de BRICS post ĝia vastigo, kondukante pozitivajn rezultojn en pli granda kunlaboro de BRICS.

La du ŝtatestroj ankaŭ faris profundan interŝanĝon de opinioj pri gravaj internaciaj kaj regionaj aferoj de komuna zorgo.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree